Teo
trinkaĵo farita el la sekigitaj folioj de Camellia / From Wikipedia, the free encyclopedia
Teo estas azia arbedo (latine Camellia sinensis [kamElia sinEnsis] = Ĉinia kamelio), kies freŝa foliaro sekigita estas uzata por prepari infuzaĵon. Sekigitajn foliojn oni metas en tre varman akvon. Post kelkaj minutoj, la teo pretas kaj trinkeblas. Tiukadre la termino "teo" uzatas por esprimi ambaŭ jenajn aliajn signifojn: nome kaj la sekigitaj folioj de la tearbedo kaj la trinkaĵo infuze preparita el folioj de tearbo.
- Pri la aliaj signifoj de TEO rigardu en TEO.
Ekzistas diversaj manieroj prepari teon:
- Japana teceremonio ankaŭ nomata Ĉa no Ju [ĉa no ju] aŭ ĉanojo
- Ĉina teceremonio ankaŭ nomata Gong Fu Ĉa [gung fu ĉa]
- Nordafrika tepreparado uzata por preparado de teo kun mento
- oni povas uzi zhong [ĝung] aŭ Gai Wan [gaj ŭan], kiu estas ia taso kun potkovrilo.
Gravas scii, ke ne ekzistas organizaĵo por kontroli la tenomojn. Konsekvence, la nomoj ne estas tiom gravaj, kiom ili estas, ekzemple, por vinoj. Tamen, la tespecoj (vidu sube) estas universalaj. La uzo de la termino "teo" estas internacie normigita per la ISO-normo 3720.
Teo enhavas kafeinon, sed ofte homoj parolas pri teino, ĉar ambaŭ estas la sama molekulo. Tial ĝi stimulas la korpon kaj malhelpas dormon.