From Wikipedia, the free encyclopedia
Samuel WARD (1732–1820) posedis bienon en Derby kaj Richmond en Anglio. Kiam li estis knabo li estis gustumisto de Bonnie Prince Charlie kaj estis rekompencita per diamanta ringo kiu nun estas en la kolekto de Muzeo kaj artgalerio de Derby kune kun lia portreto farita de Joseph Wright of Derby.
Samuel Ward | |
---|---|
Samuel Ward fare de Joseph Wright of Derby | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1732 en Derby |
Morto | 1820 en ? |
Ŝtataneco | Reĝlando de Granda Britio Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) |
Ward vivis en Derby. Kiam Bonnie Prince Charlie restadis ĉe Exeter House en Derby, la 4-an de decembro 1745 lia patrino permesis al Samuel fariĝi gustumisto de la Juna Pretendanto. Ward estis tiam filo de magistratano, kiu estis edukita de sia vidva patrino. Dum sia mallonga restado Bonnie Prince Charlie decidiĝis rezigni pri sia marŝo al Londono por kapti la kronon de Anglio. Li donis diamantan ringon al la patrino de Ward kiel dankon por ilia servo antaŭ ol li foriris. La ora ringo konsistas el unu pli granda diamanto ĉirkaŭita de dek malpli grandaj diamantoj.[1] La decido retreti al Skotlando signifis ke la Juna Pretendanto ne estis prenonta la kronon de Georgo la 2-a kaj lia armeo retretis al Skotlando, kie ili fine estis venkitaj en 1746 en la Batalo de Culloden.
Ward fariĝis aferisto en Derby kaj estis pentrita fare de Joseph Wright of Derby ĉirkaŭ 1781. La ringo restis ĉe liaj posteuloj kaj la ringo kaj pentraĵo nun estas en la kolekto de Muzeo kaj artgalerio de Derby en Anglio.[1] Notoj akompanintaj la pentraĵon priskribas Ward-on kiel estantan "de Derby sed poste el Richmond". Lia edzino estis el Richmond kaj li posedis bienon tie kaj en Derby.
La pentraĵo estas unue menciita en la kontoj de Joseph Wright, kie li registras ĝian prezon de dekdu Gineoj en 1781.[2] La pentraĵo de Joseph Wright restis en Ward familio ĝis la morto de Sarah Ward en 1947,[3] kies donaco iris al Artgalerio de Derby.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.