Sankta Miĥaelo en Hildesheim, ankaŭ nomata Miĥaelpreĝejo, estas otida, antaŭromanika preĝejo. Ĝis la reformacio ĝi estis la abato-preĝejo de la samnoma benediktana abatejo. Ekde 1985 ĝi apartenas kune kun la katedralo de Hildesheim al la monda heredaĵo de Unesko.

Rapidaj faktoj Estas, Koordinatoj ...
Sankta Miĥaelo

Koordinatoj52° 9′ 10″ N,  56′ 37″ O (mapo)52.15299.9435
Akvokolektejo0,01 km² (1 ha) [+]
Areo0,01 km² (1 ha) [+]

Sankta Miĥaelo (Malsupra Saksio)
Sankta Miĥaelo (Malsupra Saksio)
DEC
Lokigo de Malsupra Saksio en Germanio
Sankta Miĥaelo

Vikimedia Komunejo:  St. Michael's Church (Hildesheim) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Fermi
Miĥaelpreĝejo: Vidaĵo ekde sudoriento
Miĥaelpreĝejo – fotita de la turo de la Andreopreĝejo
Preĝejo Sankta Miĥaelo, desegnaĵo el 1662

Historio

Episkopo Bernvardo de Hildesheim konstruigis post 993 sur monteto norde de la katedrala fortikaĵo en Hildesheim kapelon. Tiun ĉi kapelon li konsekris la 10-an de septembro 996 al la Vera Kruco. Per nedatita testamento li donacis por la vivteno de la tie ekloĝantaj ekleziuloj kun ilia preposto plurajn bienojn, inter ili sian privatan preĝejon en Burgstemmen.[1] Dumpase de sia episkopeco pligrandigis sian fondaĵon al granda benediktana monaĥejo kaj la 1-an de novembro 1019 testamentis al ĝi siajn tutajn propraĵojn.

Ŝtonblokon kun la jarnombro 1010 oni rigardas kiel unu el la dek du fundamentaj ŝtonoj por la abatopreĝejo. Bernvardo destinis la okcidentan kripton de ĉi tiu preĝejo al sia maŭzoleo kaj donis al la konstruaĵo la nomon de la „mortintokondukanto“ Miĥaelo. Bernvardo mortis la 20-an de novembro 1022 en la monaĥejo Sankta Miĥaelo kaj estis entombigata en la kripto. La posteulo de Bernvardo konsekris en 1033 je la festotago de Sankta Miĥaelo la tutan preĝejon.

La esploro parte supozas, ke la bronzopordoj, pruveblaj ekde 1035 ĉe la katedralo de Hildesheim, origine estis destinitaj por Sankta Miĥaelo, ĉar ties enskribo tekstas, ke la donacinto Bernvardo muntigis ilin en la jaro 1015 ĉe la „anĝela templo“ (templum angelicum). Kiel muntejo oni ankaŭ konsideras la okcidentan enirejon al la kripto, ĉar la nuna okcidenta portalo evidente ne estas origina.[2]

Por la bernvarda Kristo-Kolono, translokita en la frua 19-a jarcento en la katedralon, estas klare pruvebla, ke ĝi antaŭe estis staranta en la oriento de la preĝejo Sankta Miĥaelo malantaŭ la altaro.[3]

Arĥitekturo

Sankta Miĥaelo estas unu el la plej eminentaj konserviĝintaj preĝejoj laŭ antaŭromanika arĥitektura stilo. La kompleta konstruaĵo kaj unuopaj formoj ricevis novan liberecon kaj sendependecon de antikvaj, frukristanaj, bizancaj kaj karolidaj influoj. La tuteca vidaĵo montras striktan kuban ordon, kiu disradias la impreson de arĥaika potenco. La plano montras plenan ekvilibron de la orientaj kaj okcidentaj aloj. Al la grupo de absido kaj transversa domo en la oriento analogas simila grupo en la okcidento.

Estas du-ĥoreja baziliko kun du transversaj domoj kaj kvadrata turo sur ĉiu navokruciĝo. Ĉeflanke de la transversaj domoj staras po du pli malgrandaj ŝtuparturoj, kiuj estas en la malsupra parto oklateraj, en la supra parto (ekde la komenciĝo de la tegmenta deklivo) rondaj. Unuavide la tuta konstruaĵo ŝajnas laŭriri geometrian koncepton evoluintan el egalgrandaj kvadratoj, je kiu la navkrucokvadrato fariĝis baza unuo por la tuta konstruaĵo: La interkruciĝan spacon de meznavo kaj transversa domo, la navokruciĝon, oni sentas mezurunuo por la konstruaj proporcioj. En la kvar aloj de la transversaj domoj ĉi tiu kvadrato aperas po unu fojon, en la meza navo tri fojon, finfine en la okcidenta ĥorejo inter transversa domo kaj absido unuan fojon. Fakte la konstruaĵon dimensiigas subtila rastrumo de regulaj plurlateroj same kiej platonaj solidoj, kio sin kaŝas antaŭ libera vido, sed evidentiĝas por mezuranta kaj kalkulanta raciulo; la matematiko necesa por tio en la otida imperio ne jam estis disponebla, pro kio oni pensu pri bizanca matematikisto ĉe la kortego de la bizancdevena imperiestrino Teofano.[4]

Mezuroj

Tuta longeco74,75 metroj
Tuta longeco de la transversaj domoj40,01 m
Tuta larĝeco de la transversaj domoj11,38 metroj
Longeco de la kripto18,36 metroj
Larĝeco de la laŭlonga domo22,75 metroj
Longeco de la meznavo inter la transversaj domoj27,34 metroj
Larĝeco de la meznavo inter la arkaĵoj8,60 metroj
Alteco de la meznavo16,70 metroj
Dikeco de la masonaĵo1,63 metroj

Fontoj

Literaturo

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.