Sankta Rafaelo
ĉefanĝelo; rolulo de la Libro de Tobit / From Wikipedia, the free encyclopedia
Rafael (aŭ Sankta Rafaelo) estas kristana arkianĝelo, kiu estas en la dua-kanona biblia libro de Tobit. En tiu libro li helpas Tobias kaj Sara kontraŭ la demonon Asmodeus, kaj resanigas Tobiton, la patron de Tobias kiu estis blindulo.
Rapidaj faktoj Biblia persono, anĝelo • anĝelo en Judismo • anĝelo en Kristanismo ...
Sankta Rafaelo | |
---|---|
Biblia persono | |
anĝelo • anĝelo en Judismo • anĝelo en Kristanismo | |
Verko | Perdita Paradizo |
Informoj | |
Sekso | vira |
Fermi
Laŭ la tradicio, Sankta Rafaelo estas ankaŭ la anĝelo kiu, en la kvina ĉapitro de la Evangelio de Sankta Johano, "malsupreniris iafoje en la lageton kaj movis la akvon; kiu ajn do unua post la movado de la akvo enpaŝis, tiu resaniĝis, tute egale, de kia malsano li suferis."
Sankta Rafaelo estas la patrono por junaj amantoj, malsanuloj (kaj speciale blinduloj), kaj vojaĝantoj.