municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Santa Cruz de la Sierra (Sankta Kruco de la Montareto) estas municipo kaj loĝloko de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumo aŭ regiono Ekstremaduro, al ties pli norda provinco Kacereso (Cáceres) kaj al la komarko Tierra de Trujillo. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 319 loĝantoj sur areo de 44,6 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 7 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas santacruceños.
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Santa Cruz de la Sierra kaj Santa Cruz. |
Santa Cruz de la Sierra | |||
---|---|---|---|
la urbodomo de Santa Cruz | |||
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | provinco Kacereso | ||
Komarko | Tierra de Trujillo | ||
Poŝtkodo | 10... | ||
Politiko | |||
Urbestro | María Belén Corredera Miura | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 319 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 20′ N, 5° 51′ U (mapo)39.336111111111-5.8458333333333 [+] | ||
Alto | 604 m [+] | ||
Areo | 44,6 km² (4 460 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Santa Cruz de la Sierra (Cáceres) [+] | |||
Santa Cruz de la Sierra estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Tierra de Trujillo, je altitudo de 604 m; je 65 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 70 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. Ĝi estas ĉe la aŭtoŝoseo el Madrido al Lisbono, post preterpaso de Trujillo en direkro al Mérida. Estas je la nordo de monto videbla de malproksime en la ebenaĵo.
Enspezofontoj estas precipe agrikulturo kaj brutobredado.
Estas restaĵoj de la Neolitiko, la epoko de Romia Imperio kaj visigotoj nome marmora pilastro. De la epoko de araboj estas sur la montopinto restoj de kastelo, domoj kaj tombejo.
En la epoko de la Konkero de Ameriko ludis gravan rolon Ñuflo de Chaves, ano de tiu municipo kaj fondinto de la urbo de Santa Cruz de la Sierra en Bolivio, kiu prenis nomon el tiu eta vilaĝo. Nun ambaŭ lokoj estas ĝemelitaj.
En ruinoj estas monaĥejo de la 17-a jarcento, kun restaĵoj de murpentraĵoj kaj skulptaĵo de Sankta Aŭgusteno el granito. La preĝejo estas de la 16a jarcento.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.