Santonĝo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Santonĝo (en santonĝa lingvo Saintonghe, kun ekspirata "g" aŭ Séntunjhe) estas malnova franca provinco, kies limoj plurfoje ŝanĝiĝis laŭtempe. Parto de gaŭla Akvitanio en antikveco (Saintes fariĝis la unua ĉefurbo de tiu vasta tuto), poste ĝi apartenis laŭtempe al la reĝoj kaj dukoj de Akvitanio, al la grafoj de Anĵuo, poste al la grafoj de Poitiers, antaŭ ol esti integrita denove en la duklandon de Akvitanio por pluraj jarcentoj.