Scenery (monto)

From Wikipedia, the free encyclopedia

Scenery (monto)
Remove ads

Monto Scenery estas eble aktiva vulkano en Kariba Nederlando. Ĝia lafkupolo formas la pinton de stratovulkano en la insulo Saba. Kun alto de 887 m,[1] ĝi estas la plej alta pinto kaj en la Reĝlando de Nederlando, kaj, ekde la dissolvo de Nederlandaj Antiloj la 10an de Oktobro 2010, la plej alta punkto en Nederlando mem.

Rapidaj faktoj

Tiu vulkano de Saba estas eventuale danĝera; la lasta erupcio okazis en aŭ ĉirkaŭ la jaro 1640 kaj inkludis eksplodojn kaj piroklastajn fluojn.

La 2an de Septembro 2019, la Natura Parko Monto Scenery estis plialtigita al la statuso de nacia parko.[2]

Estas piedira vojo ĝis la pinto, kio estas unu el la plej gravaj turismaj altiroj. Suprenirante la tutan vojon ĝis la montopinto oni povas trovi ĉiujn klimatajn zonojn en Saba, inklude nubarbaron ĉe la pinto.

Remove ads

Bildaro

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads