retumilo From Wikipedia, the free encyclopedia
MarSimio (laŭvorta traduko de la anglalingva vorto SeaMonkey: Sala salikoko) estas libera retumilo, postantaĵo de Mozilo. MarSimio enhavas en ĝi plurajn programojn inkluzive de TTT-legilo (por HTTP kaj FTP), mesaĝilo por retpoŝto kaj novaĵgrupoj, paĝverkilo, i.a.
SeaMonkey (eo:MarSimio) | |
---|---|
Fenestroj de MarSimio | |
Programisto | SeaMonkey Council |
Lasta stabila versio | 2.53.10 (16-a de novembro 2021) |
Lasta testa versio | 2.53.10 Beta 1 (16-a de oktobro 2021) |
Operaciumo | Plursistema |
Programlingvo | C++, JavaScript, XML User Interface Language, XML Binding Language |
Lingvo(j) | Esperanto kaj aliaj |
Evoluigstato | en la evoluo |
Programtipo | pako de interretaj programoj |
Permesilo | MPL, MPL/GPL/LGPL tri-license |
Retejo | SeaMonkey |
En marto 2005, organizaĵo mozila decidis ĉesigi la disvolviĝon de la programo Mozilo kaj anstataŭigi ĝin per Fajrovulpo, sed gastigi postantaĵon fare de la komunumo. Post pluraj monatoj, la stirantaro en julio akiris la varmarkitan nomon SeaMonkey (la kodnomo de Mozilo) kaj komencis uzi ĝin por la programo.
SeaMonkey 1.0 (hipoteze ekvivalento de Mozilo 1.8) estis eldonata je la 30-a de januaro en 2006.
MarSimio jam ekzistas (neoficiale) en Esperanto. La ligilon vi trovos malsupre sub "Eksteraj ligiloj". Aktuala versio en Esperanto: 2.0.11.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.