Hiperteksto-Transiga Protokolo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Hiperteksto-Transiga Protokolo (Hypertext Transfer Protocol, HTTP) estas la ĉefa protokolo de la TTT.
Ĝi estas uzata inter ekzemple TTT-legilo kaj Servilo, kiu havas TTT-paĝojn.
HTTP estas la baza metodo uzata por komuniki informojn en la Tut-Tera Teksaĵo. La specifo estas nuntempe regata de la Konsorcio de la Tut-Tera Teksaĵo, World Wide Web Consortium, mallonge W3C.
HTTP estas peta-responda protokolo inter klientoj kaj serviloj. HTTP-kliento, ekzemple TTT-legilo, ekigas peton konektante kutime al la TCP/IP-pordo numero 80. La kliento tiam sendas petĉenon, ekzemple "GET / HTTP/1.1" (kio petas la implicitan paĝon de tiu TTT-servilo). La servilo tiam respondas per dosiero (aŭ erarmesaĝo). La dosieron senditan de la servilo antaŭas HTTP-ĉapo, kiu entenas informojn pri la servilo kaj la sendata dokumento. HTTP estas difinita en RFC 2068.
Remove ads
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads