Trosekeco
From Wikipedia, the free encyclopedia
Trosekeco (arideco, sekego, sekegeco) estas ekstrema stato, en kiu la disponebla akvo estas sub la statistika neceso de iu areo.
Oni tipigas la trosekecojn:
- meteorologia trosekeco estiĝas, se dum longa periodo, la precipitaĵo estas sub la averaĝa valoro;
- agrikultura trosekeco okazas, se ekzistas tro malmulta akvo por averaĝa agrikultura produktado de plantaj agrarvaroj;
- hidrologia trosekeco okazas, se la akvorezervoj en lago, akvokolekta areo aŭ akvodeponejo falas sub la averaĝon.