Seksa selekto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Seksa selekto, koncepto enkondukita de Charles Darwin en sia verko de 1859 La origino de specioj, estas grava elemento de lia teorio pri natura selekto. La seksa formo de selekto
“ | ... dependas, ne el lukto por la ekzisto, sed el lukto inter maskloj por posedo de inoj; la rezulto ne estas la morto por la nesukcesa konkurencinto, sed malmultaj aŭ neniu idoj.[1] | ” |
“ | ... kiam la maskloj kaj la inoj de iu animalo havas la samajn ĝeneralajn kutimojn ... sed diferencas laŭ strukturo, koloro, aŭ ornamo, tiaj diferencoj estis ĉefe kaŭzataj de seksa selekto.[2] | ” |
Liaj ekzemploj de seksa selekto inkludas ornamajn plumjn de pavoj, paradizeoj, la kornoj de cervoj (masklaj cervoj), kaj la hararo de virleonoj.
Darwin grande etendis sian komencan tri-paĝan traktadon pri Seksa Selekto en la verko de 1871 The Descent of Man and Selection in Relation to Sex. Tiu 900-paĝa, du-voluma verko inkludas 70 paĝojn pri seksa selekto ĉe homa evoluo, kaj 500 paĝojn pri seksa selekto ĉe aliaj animaloj.[3] Resume, dum natura selekto rezultas el la lukto por survivado, seksa selekto eliras el lukto por reproduktiĝi.