Senpintigita 16-ĉelo
From Wikipedia, the free encyclopedia
En geometrio, la senpintigita 16-ĉelo estas konveksa uniforma plurĉelo. Kiel la nomo sugestas, ĝi povas esti farita per tranĉo de verticoj de la regula 16-ĉelo je 1/3 de la latera longo. Ĉi tio donas la 16 senpintigitajn kvaredrajn ĉelojn, kiuj prezentas 8 okedrojn - verticajn figurojn de la fonta plurĉelo.
Rapidaj faktoj
Senpintigita 16-ĉelo | |
Figuro de Schlegel kun okedraj ĉeloj montritaj | |
Speco | Uniforma plurĉelo |
Vertica figuro | Kvadrata piramido (3 senpintigitaj kvaredroj kaj 1 okedro kuniĝas je ĉiu vertico) |
Bildo de vertico | Bildo de vertico |
Simbolo de Schläfli | t0,1{4,3,3} t0,1{31,1,1} |
Figuro de Coxeter-Dynkin | |
Verticoj | 48 |
Lateroj | 120 |
Edroj | 64 trianguloj {3} 32 seslateroj {6} |
Ĉeloj | 8 okedroj (3.3.3) 16 senpintigitaj kvaredroj (3.6.6) |
Geometria simetria grupo | B4 [3,3,4] D4 [31,1,1] |
Propraĵoj | Konveksa |
Fermi
Ĝi estas barita per 24 ĉeloj: 8 regulaj okedroj, kaj 16 senpintigitaj kvaredroj. Ĝi ne estas la regula 24-ĉelo, sed estas simila al ĝi. Senpintigo de la 16-ĉelo je 1/2 de la lateraj longo rezultiĝas je la regula 24-ĉelo, kiu havas pli grandan gradon de simetrio ĉar la senpintigitaj ĉeloj iĝas identajn kun la verticaj figuroj de la fonta plurĉelo.