Sento (banejo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sento aŭ sentō (japane: 銭湯, sentō; "ō" estas elparolata kiel longa "o"[1]) estas tradicia japana banejo en urbaj kvartaloj. La japana bankulturo ludas gravan rolon en la ĉiutaga japana vivo. Pro la kontraŭincendiaj reguloj longtempe privataj domoj ne rajtis havi banejon, ĉar la nura eblo hejtigi la akvon estintus malfermitaj fajrejoj. Tial sento-oj disvastiĝis tra Japanio. Ekde la dua duono de la 20-a jarcento la kvanto de sento-oj daŭre malpligrandiĝis, ĉar pli kaj pli da apartamentoj havas banejojn. Sed kiel kunvenejo sento-oj daŭre havas socian rolon hodiaŭ.
Enurbe oni facile rekonas publikajn bandomojn pro la alta kameno, ĉar kiel tradicie oni daŭre hejtas per ligno. La enirejo ofte similas al tiu de sanktejo. Modernaj banejoj havas ŝloseblajn ŝranketojn en la ŝanĝejoj, malnovaj disponeblas korbojn por enmeti vestojn. Modernaj sento-oj havas apartajn banejojn por virinoj kaj viroj. La strikta disigo de seksoj okazis nur dum la 19-a jarcento. Ŝovebla pordo inter ŝanĝejo kaj banejo malhelpas eskapon de la varmega aero. Escepte en Okinawa, kie la klimato estas sufiĉe varma.
Tradicie la banejo estas tegita de ligno. Sur unu el la flankaj muroj troviĝas plej ofte pentrita pejzaĝo (ekzemple kun monto, ofte la Fuĵi-Monto. Tiel sento similas al onsen, kiu havas kutime rektan vidon al pejzaĝo. Antaŭ la vera banejo necesas purigi sin ĝisfunde. Por tio disponeblas malgrandaj benketoj antaŭ vico de kranoj kun varma kaj malvarma akvo. Oni postulas ke ĉiu purigas sin per sapo kaj gargaras sin antaŭ ol enakviĝi en la banejon. Kutime estas du aŭ tri basenoj kun malsamaj akvotemperaturoj. Ĉiukaze japana bano estas sufiĉe varmega, la temperaturo estas almenaŭ 40 gradoj.