From Wikipedia, the free encyclopedia
Seria kapdoloro, aŭ grapola kapdoloro, estas tipo de kapdoloro (cefalgio) konsiderata kiel unu de la doloroj plej intensaj kiuj povas suferigi homon. Ĝi okazas per unuflankaj doloratakoj, tipe en la areo malantaŭorbita (malantaŭ la orbito de la okulo) kaj frunt-tempia asocia al simptomoj kaj aŭtonomaj signoj de la sama flanko, kiaj larmelverŝemo, okulruĝiĝo, mukelverŝemo aŭ rinito, kaj la sindromo de Claude-Bernard-Horner. Ĝenerale ĝi estas akompanata de agitiĝo.
Ĝi okazas per serio de sinsekvaj atakoj («grapoloj») en la sama zono de la kapo aŭ de la vizaĝo de daŭro de inter 15 kaj 180 minutoj, en momentoj relative antaŭvideblaj (cirkadia ritmo) interrompitaj per periodoj de plibonigo inter serioj kiuj ankaŭ montras ian gradon de antaŭvidebleco (cirkajara ritmo).[1] [2] [3] [4] [5]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.