komunumo de Italio From Wikipedia, the free encyclopedia
Sestriere (piemonte Ël Sestrier, okcitane Sestrieras aŭ La Sestriera, france Sestrières) estas komunumo en la pleja okcidento de Italio, tre proksima al la limo al Francio. Ĝi estas la plej alte situanta komunumo de Italio, kun oficiala supermara alto de 2 035 metroj. La komunumo apartenas al la regiono Piemonto kaj al la provinco Torino, kiu ekde la 1-a de januaro 2015 havas la nomon metropola urbo Torino. Najbaraj komunumoj estas Oulx, Pragelato, Sauze d'Oulx, Cesana Torinese kaj Sauze di Cesana.
Sestriere | |||||
komunumo de Italio vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Piemonto | ||||
Provinco | TO Torino | ||||
Geografia situo | 44° 57′ N, 6° 53′ O (mapo)44.956.8833333333333 | ||||
Alto super marnivelo | 2035 m | ||||
Areo | 25 km² | ||||
Loĝantaro | 929 (2023) | ||||
Loĝdenso | 36 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | Borgata di Sestriere | ||||
Najbaraj komunumoj | Oulx, Pragelato, Sauze d'Oulx, Cesana Torinese kaj Sauze di Cesana | ||||
Patrono | Sankta Eduardo | ||||
Festa tago | 13-a de oktobro | ||||
Nomo de loĝantoj | sestrieresi | ||||
Poŝtkodo | 10058 | ||||
Imposta kodo | I692 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 001263 | ||||
Telefona prefikso | 0122 | ||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
Ekde 1967 Sestriere gastigas konkursojn de la Mondpokalo de Alpa Skiado. En 1997 tie okazis la mond-ĉampionado pri skiado; en 2006 la alpaj ski-konkursoj de la 20-a vintra olimpiko.
Turismo estas la nepre plej grava ekonomiaĵo de Sestriere. La komunumo partoprenas en skiada regiono, kiu nomiĝas Via Lattea (lakta vojo), per 146 skiadejoj, sume 400 km longaj kaj ekipitaj per 92 supreniraj helpiloj. 120 km da skiadejo estas arte neĝ-provizeblaj.
Sestriere estas ne nur la plej alta komunumo de Italio, sed ankaŭ tiu kun la plej alta mezuma hejtbezono (esprimita en grado-tagoj per jaro)[1].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.