Tuataro

From Wikipedia, the free encyclopedia

Tuataro
Remove ads

La tuataro (Sphenodon punctatus) estas novzelanda endemia reptilio, nome la sola vivanta membro de la ordo rinkocefaluloj, spite ties similecon al lacertoj.[1] Ties nomo derivas el la Maoria lingvo, kaj signifas "pintoj surdorse".[2] Tiu sola specio de tuataro estas la nura survivanta membro de sia ordo, kiu floris antaŭ ĉirkaŭ 200 milionoj da jaroj.[3] Ties plej ĵusa komuna praulo kun ajna vivanta grupo estas la skvamulo (lacertoj kaj serpentoj).[4] Pro tiu tialo, tuataro estas de granda intereso en la studo de evoluo de lacertoj kaj serpentoj, kaj por la rekonstruo de la apero kaj de la kutimaro de la plej fruaj diapsidoj (la grupo kiu inkludas ankaŭ dinosaŭrojn (kio inkludas birdojn) kaj krokodilojn).

Thumb
Tuataro (Sphenodon punctatus)
Thumb
Arealo
Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads