Krokodilo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Krokodilo
Remove ads

Krokodilo estas unu el la tri genroj de arkosaŭraj reptilioj de la familio Crocodylidae (foje klasifikita anstataŭe kiel la subfamilio Crocodylinae). Oni ankaŭ uzas la terminon pli malprecize por ĉiuj membroj de la ordo Krokodiluloj, tio estas, ordo kiu enhavas kaj la verajn krokodilojn, kaj la aligatorojn, la kajmanojn (familio Aligatoredoj) kaj la gavialon (familio Gavialedoj). La plej konata estas la Nila krokodilo (Crocodilus niloticus).

Por la esperanta idiomaĵo krokodili, vidu la paĝon krokodili.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...

Ĉiuj estas ĉasistoj duonakvaj de longeca konturo kaj ebeneca korpo, kapablaj kapti inter siaj fortegaj makzeloj ĉion ajn kiu moviĝas.

Ili loĝas en tropikaj kaj subtropikaj areoj de Afriko, Azio, Aŭstralio kaj Ameriko, tiel kiel en nombraj insuloj de Karibio, la Hinda Oceano kaj la Pacifika. Tio eblas ĉar tiu genro male al aliaj Krokodiluloj kiaj la Aligatoredoj, povas elpeli la troon de sala akvo mara tra glandoj de la okuloj, produktante tiele la fame konataj kiel krokodilaj larmoj. Tamen ili preferas la nesalan akvon.

Remove ads

Specioj laŭ alfabeta ordo laŭ la latina scienca nomo

Remove ads

Aliaj signifoj

En Esperantujo, krokodilo ankaŭ povas signifi "homo, kiu krokodilas" (do esperantisto parolante sian denaskan lingvon en Esperanta medio). Pli malofte ĝi ankaŭ povas signifi "ne-esperantisto", kvankam tiu uzo estas iom konfuziga.

Krokodiloj en Esperanto

Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas la duan legaĵon de ties 49a ĉapitro al komentoj pri krokodiloj.[1]

Viando

Thumb
Telero da krokodilo viando en terijakia saŭco en Helsinko, Finnlando.

La viando de krokodilo gustas iomete kiel kokaĵo.

Bibliografioj

  • Eta krokodilo kaj la verda stelo, La / Le petit crocodile et l’étoile verte. Cécilia Guérin, Maximilien Guérin. Ilustraĵoj de C. Guérin. Paris: L’Harmattan, 2021. 63p. 22cm. (ISBN 9782343231174) Dulingva: franca, E-o. Rakonto pri krokodilo vivanta en bestoĝardeno kaj kiu volis estis libera.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads