Shenzhou (kosmoŝipo)
Ĉina kosmoveturilo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Shenzhou (IFA: /'ʃɛn'dʒoʊ/[1] aŭ /ʃɛn'zu:/; ĉine 神舟,, pinjine Shénzhōu, esperantigite Ŝenĝoŭ) estas la nomo de kosmoveturilo desegnita kaj uzata de Ĉinio por ĝia homa kosmofluga programo. La nomo povas esti tradukita kiel "Dia Veturilo", "Magia Ŝipo". Ĝia desegno elvokas la rusan kosmoŝipon Sojuz, sed ĝi estas pli granda. Krome, male al la kosmoŝipo Sojuz, la orbita modulo de la kosmoŝipo Shenzhou havas sian propran propulsadan, sun-povuman kaj regan sistemojn, kio ebligas aŭtonoman flugadon. La unua homportanta flugo okazis la 15-an de oktobro 2003. Dum marto 2005, asteroido estis nomita 8256 Shenzhou honore al la kosmoveturilo.
Pliaj informoj Kosmoŝipo Shenzhou, Priskribo ...
Kosmoŝipo Shenzhou | ||
---|---|---|
Priskribo | ||
Funkcio: | Unua homporta kosmoŝipo de Ĉinio. | |
Ŝipanaro: | 3 | |
Dimensioj | ||
Alto: | 9,25 m | |
Diametro: | 2,8 m | |
Volumeno: | 14,00 m3 | |
Motoroj | ||
Ĉefa motoro (N2O4/MMH) : | 10000 N | |
Karakteroj | ||
Vivodaŭro: | 20 tagoj | |
Apogeo: | 324 km | |
Perigeo: | 196 km | |
Klinangulo: | 42,5 gradoj | |
Moduloj | ||
Modula desegno de la kosmoŝipo Shenzhou | ||
Fermi