Sigeloj de ekzisto
From Wikipedia, the free encyclopedia
La kvar sigeloj de ekzisto de la budhismo estas la kvar plej ĝeneralaj kaj simplaj karakteroj kiuj difinas la ideologion de budhismo.[1][2] Kvankam tiu koncepto estis enkondukita post la morto de Budho, ĝi estas konsiderata de la sekvantoj de la granda peranto kiel parametro kiu distingas la veran budhismon disde la ideologioj kiuj ne estas budhistaj.[3][4]
Elekto de artikoloj pri | |
Tri juveloj | |
Sidarto Gotamo | |
Budhisma praktiko | |
Budho · Bodisatvo | |
Trispeca membrigado | |
Tripitako· Vinajo | |
La kvar sigeloj estas la jenaj:
- Ĉiuj komponitaj aĵoj estas transiraj.
- Ĉiuj poluitaj fenomenoj estas sufero.
- Ĉiuj fenomenoj kaj aĵoj ne havas esencan ekziston (vakuo aŭ śūnyatā).
- la Nirvano estas trans ajna priskribeblo.
Ĉar la sufero ne estas aspekto esenca de la ekzisto,[4]foje la dua sigelo estas forigita por kunformi nur tri sigelojn.[5] Diference de la budhismo de la Granda Peranto, la budhismo de la Malgranda Peranto ne inkludas la koncepton de vakuo ene de siaj doktrinoj.[6]