![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a3/Parco_Nazionale_della_Sila%252C_Lago_Cecita_1.jpg/640px-Parco_Nazionale_della_Sila%252C_Lago_Cecita_1.jpg&w=640&q=50)
Sila Nacia Parko
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Sila Nacia Parko situas en la koro de la Sila altebenaĵo kaj etendiĝas sur 73 695 ha[1], kun nord-suda longec-formo. La oficejoj de la parko situas en Lorica, dum ĝia teritorio dividiĝas inter tri el la kvin kalabriaj provincoj, nome la Provinco Katanzaro, la Provinco Kosenco kaj la Provinco Krotono, Suda Italio.
Sila Nacia Parko | ||
---|---|---|
Parco nazionale della Sila | ||
![]() | ||
nacia parko, protektata areo [+] | ||
Lando | Italio | |
Regiono | Kalabrio | |
Koordinatoj | 39° 22′ 34″ N, 16° 35′ 31″ O (mapo)39.3761111116.59194444 [+] | |
Akvokolektejo | 737 km² (73 700 ha) [+] | |
Areo | 736,95 km² (73 695 ha)[1] | |
Estiĝo | 1997 | |
![]() |
||
Sila Nacia Parko | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La internacia kunordiga konsilio de la programo "Homo kaj Biosfero", dum sia 26-a sesio en Jönköping en Svedio, aprobis la registriĝon de la sila parko kiel la 10-a itala biosfera rezervejo en la monda reto de elektitaj lokoj de Unesko.
En la parko estas 3 el la 6 artefaritaj basenoj de la Sila altebenaĵo kaj ĝia arbara areo estas tre granda, tiel ke inter la italaj naciaj parkoj ĝi estas tiu kun la plej alta procento de arbara areo, ĉirkaŭ 80% de la tuta areo [2], konsistanta ĉefe el fagaj kaj pinaj arbaroj de la tipa sila pino (Pinus nigra laricio). Larĝaj estas la valoj kiuj malfermiĝas laŭlonge de la krestoj de la parko kie brutbredado estas praktikata, kun formoj de transmigrado kaj paŝtejoj kiuj ankoraŭ rezistas hodiaŭ, kaj agrikulturo ligita ĉefe al la plantado de la sila terpomo (I.G.P Protektita Geografia Indiko).