Silkraŭpo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La silkraŭpo estas larvo de papilio, origina el la norda parto de Ĉinio. Plej konata specio estas Bombyx mori (aŭ komunlingve bombikso).
Kiam bombikso estas raŭpo, ĝi produktas altvaloran fibron. Nutrante sin per folioj de blanka moruso, ĝi elkorpigas unikan fadenon el kruda silko kaj per ĉi-lasta konstruas sian kokonon. Tiu fadeno estas inter 300 kaj 1500 metrojn longa.