Lakshmiswar Sinha
barata instruisto de pedagogiaj manlaboroj (1905-1977) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Lakshmiswar SINHA (naskiĝis la 6-an de junio 1905 en Rarisal, nordorienta Barato - mortis la 22-an de aprilo 1977 en Ŝantiniketan, Barato) estis barata esperantisto, instruisto de pedagogiaj manlaboroj en Ŝantiniketan, Bengalio. Li estis disĉiplo kaj amiko de Tagore, kaj eble la plej konata azia esperantisto, se oni ne konsideras Japanujon. Li tradukis verkojn de Tagore en Esperanton kaj fondis la bengalan Esperanto-Instituton[noto 1].
Lakshmiswar Sinha | |
---|---|
Laksmiswar Sinha en Svedujo (foto de Weide). | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de junio 1905 en Rarisal, nordorienta Barato |
Morto | 22-an de aprilo 1977 en Santiniketan, Barato |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • instruisto |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | Bengalaj fabeloj |
Esperantistiĝis en | 1928 |
Sendita al Svedujo en 1928-29 studis la pedagogian slojdon. En 1928 dum restado en Stockholm li fariĝis esperantisto, faris ĉiujn ekzamenojn de SEI. Laŭ iniciato de Ernfrid Malmgren en septembro 1929 li komencis prelegvojaĝojn. En Svedujo li veturis pli ol 10 000 kilometrojn, faris pli ol 200 prelegojn antaŭ ĉirkaŭ 30 000 homoj, dufoje ankaŭ en radio.[noto 2]. En aŭtuno 1930 rondvojaĝo kaj prelegoj en Estonujo kaj Latvujo.[noto 3] Poste dum du monatoj da prelegvojaĝo en Pollando, 40 prelegoj en 22 urboj antaŭ ĉirkaŭ 8 000 p. En aŭgusto 1931 li devis reveturi en Hindujon, kie li laboris por Esperanto pere de artikoloj, iĝante ĉefa delegito de UEA.
En aŭtuno 1933 venis denove en Svedujon. En 1936 aperis lia interesa verko Hindo rigardas Svedlandon. Lia traduko de sep rakontoj de Tagore, Malsata ŝtono, en 1961, inaŭguris la konatan libro-serion de UEA Serio Oriento-Okcidento. La rakontoj "Malsata Ŝtono, Malespero, Nubo kaj Suno, La Gasto, La malsata rivero, Reveno de Khoka-babu, La Skeleto" estas elektitaj el novelaro de Tagore (bengale গল্পগুচ্ছ, galpaguccha). La kolekton Sinha titolis laŭ unu el la rakontoj Malsata Ŝtono (bengale ক্ষুধিত পাষাণ, kṣudhita pāṣāṇa). Cetere en 1916 aperis anglalingva versio de la novelaro de Tagore The Hungry Stones and Other Stories ("La malsataj ŝtonoj kaj aliaj rakontoj") kun alia elekto de noveloj[2].
Rezulto de liaj multaj klopodoj starigi Esperanto-movadon en Barato estis la fondo de Bengala Esperanto-Instituto en 1963, kiam aperis ankaŭ lia bengallingva broŝuro Esperanto-movado. Eldona Societo Esperanto en 1966 publikigis en Svedujo la aŭtobiografian verkon de Sinha, Jaroj sur Tero. La lasta verko de Sinha aperis en 1974 - Facila Esperanta Lernolibro, en la bengala lingvo.