From Wikipedia, the free encyclopedia
Sobibor, laŭ la iama oficiala germana nomo SS-Sonderkommando Sobibor, estis germana-nazia koncentrejo en la nuntempa sudorienta Pollando.
La koncentrejo situis ĉe Włodawa borde de pinarbaro, 12 km sude de la vilaĝo Sobibor en la arbaro, ĉe la loko nomita Stara Kolonia Sobibór, proksime al la fervoja linio Włodawa - Chełm.
De majo 1942 ĝis la somero 1943, la germanaj aŭtoritatoj masakrigis tie ĉirkaŭ 250 000 judojn. La koncentrejo fondiĝis kadre de la operaco Reinhardt, kiel aldonaĵo al la nazia ekstermejo Bełżec/Belzec.
La 14-an de oktobro 1943 okazis sukcesa ribelo sub gvido de soveta soldato Aleksandr Peĉerskij. Post pafmortigo de 9 SS-anoj kaj du gardistoj de alia nacieco 300 personoj fuĝis (germanoj sukcesis kapti nur 53) - dum subpremado de la ribelo pereis ĉirkaŭ 150 judoj. Germana polico dum traserĉo de arbaro pafmortigis en Kaplonosy (proksime al Włodawa) 70 polojn kaj ĉirkaŭ 100 judojn forkurintajn de labortendaroj. La Duan Mondmiliton travivis ĉ. 50 ribelintoj. Pri tiu ĉi ribelo oni kreis filmon Escape from Sobibor.
En 2018 aperis la rusia filmo "Sobibor", dediĉita al la ribelo en la koncentrejo[1].
Eda Lichtman: Celo de la ribelo ne estis savo de nia vivo (...). Nia celo estis (...) ke saviĝu manpleno, eĉ unu, kiu rakontos al la mondo pri tiu ĉi neaŭdebla barbareco.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.