From Wikipedia, the free encyclopedia
La Societo Hakluyt (angle Hakluyt Society) estas brita eldonejo, neprofitcela organizaĵo, specialiĝanta pri produktado de sciencaj eldonoj de vojaĝantoj kaj priskriboj de geografiaj eltrovaĵoj de ĉeffontoj. Krom siaj eldonagadoj, la societo okazigas seminariojn pri la historio de geografia esplorado, publikigas artikolojn en sia reta revuo kaj prizorgas esplorsubvenciojn.
Societo Hakluyt | ||
---|---|---|
eldonejo text publication society (en) erudicia societo | ||
Komenco | 1846 vd | |
Lando(j) | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Sidejo | Londono | |
Fondinto(j) | William Desborough Cooley vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La ĉefa agado de la organizaĵo estas la publikigo de science komentitaj eldonoj de la plej gravaj fontoj por vojaĝoj faritaj al la plej malproksimaj partoj de la mondo. Tio inkludas kaj la geografion de la areo, etnologion kaj naturhistorion. Ĉiuj publikaĵoj estas en la angla.
La societo estis fondita en 1846 en Londono kaj estas nomita laŭ Richard Hacklot (1552-1616), kiu estis angla aŭtoro, kolektanto, redaktisto de historiaj transoceanaj vojaĝrakontoj kaj tradukisto de dokumentoj rilatigantaj al ili. Same kiel aliaj dokumentoj rilataj al vojaĝoj kaj malkovroj tra la mondo.
La societo estis formita sub la gvidado de la geologo Roderick Murchison pro kritiko de la Reĝa Geografia Societo kiu fidis - laŭ la fondintoj de la societo - je nuntempaj materialoj por solvi geografiajn demandojn kaj ignoris la kontribuon de historiaj fontoj. Komence oni proponis nomi ĝin "Kolumba Societo", sed ĉe ĝia inaŭguro oni interkonsentis pri la nomo de Richard Hakluyt (1552-1616), kiu okupiĝis pri dokumentado de vojaĝoj sed ne estis mem esploristo, kaj estis tiel identigita kun la celoj de la societo.
Komence de la societo, estis decidite produkti vojaĝlibrojn kaj geografiajn eseojn kiuj antaŭis William Dampier, tio estas, la finon de la 17-a jarcento, kaj ĉefe de la Epoko de Malkovroj, sed ekde 1908, fine de la periodo de Murchison. kiel prezidanto de la societo, fontoj el la sekvaj jarcentoj estis publikigitaj. Ĝis 2020, pli ol 200 publikaĵoj en 350 volumoj estis produktitaj de la societo, la plej multaj el ili tradukoj el fremdaj lingvoj kaj ĉiuj en la angla. En la unuaj du jaroj de sia fondo, la societo ricevis 220 membrojn. La nombro de ĝiaj membroj pliiĝis kiam instituciaj abonantoj aliĝis al ĝi kaj en 1911 tiuj nombris proksimume duonon de la nombro da membroj de la societo. La distribuado de la unuaj elpresaĵoj estis limigita, ĉar ili estis destinitaj nur por membroj de la societo kontraŭ ĉiujaraj abonkotizoj.
La publikaĵoj de la Hakluyt Society ampleksas vojaĝlibroj de vojaĝantojn kaj esploristoj kiel ekzemple: Agatarko [1], Kosmas Indikopleŭstes, Teofilakto Simokates [2], Johano de Plano Carpini kaj Vilhelmo de Rubruk [3], Rashid al-Din Hamadani, Francesco Balducci Pegolotti, Ibn Battuta [4], Giovanni de Marignoili, Ma Huan [5], Giovanni Caboto, Kristoforo Kolumbo [6], Afonso de Albuquerque, Vasco da Gama [7][8], Tomé Pires, Leo Africanus, Pêro da Covilhã kaj Francisco Álvares [9], Hernán Cortés, Pedro de Cieza de León, Humphrey Gilbert, Jean Barbot, Magelano [10], William Hedges, Garcilaso de la Vega, Juan González de Mendoza, Sigmund von Herberstein, Johann Reinhold Forster, Francis Drake, Inkao Gracilaso de la Vega, Olaus Magnus [11], Jan Huyghen van Linschoten, Jens Munk, Bento de Góis [12], Álvaro de Mendaña de Neira, Pedro Fernandes de Queirós [13], Henry Hudson, William Baffin, Walter Raleigh, Pedro Sarmiento de Gamboa, François Pyrard de Laval, Pietro della Valle, Ruy González de Clavijo, Siegmund von Herberstein, Semyon Dezhnev, Pjotr Semjonov-Tjan-Ŝanskij [14], Abbé Barthélemy Carré, George Vancouver, James Cook, Jean-François de La Pérouse [15], Louis Antoine de Bougainville, Fabian Gottlieb von Bellingshausen, Ludwig Leichhardt, Arthur Jephson kaj aliaj.
La societo eldonis 100 volumojn en ties Unua Serio, de 1847 ĝis 1899. La Dua Serio kuris de 1899 ĝis 1998 kaj por tuto de 190 volumoj. La Tria Serio, en pli granda formato, komencis en 1999 kaj ĝis 2021 atingis 38 volumojn. Ĉi tiuj inkluzivis 3-voluma revuo de La Ekspedicio Malaspina, eldonita en asocio kun la Maramea Museo de Madrido.
Nuntempe, ordinare du volumoj estas eldonita ĉiu jaro. La emblemo de la Societo, kiu aperas sur la kovrilo de ĉiuj volumoj, estas vinjeto de la ŝipo de Fernão de Magalhães, Viktoria.
En 2006, la revuo de la Societo Hakluyt (Journal of the Hakluyt Society) estis fondita en reta formato alirebla senpage al ĉiuj. [16] Aktualaj novaĵoj aperas en la fejsbuka paĝo de la societo. [17]
La Brita Societo Hakluyt havas Societo de Amikoj en Usono fondita en 1996 sub la aŭspicioj de Universitato Brown. [18] Ĝiaj celoj estas similaj al tiuj de la patrinsocieto, sed ĝi koncentriĝas pri temoj koncerne la Amerikon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.