From Wikipedia, the free encyclopedia
Sorong estas marhavena urbego de orienta Indonezio en la provinco de Okcidenta Papuo sur la insulo Nov-Gvineo. Ties nuraj teraj limoj estas kun la Sorong Regency. Ĝi estas alirejo al la insuloj Raja Ampat, riĉaj je koralrifoj en areo konsiderata centro de la monda koralrifa biodiverseco. Sorong ĝuis altan kreskon en la lastaj kvin jaroj, kaj pli ĝuos per ligo al aliaj limaj urboj en la Papua Birdokapa Duoninsulo. Sorong havas populacion de 125 535 kaj konsistas el ses distriktoj.
Sorong | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Indonezio vd | |||||
Devizo: Setara - Bersahabat - Dinamis | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 98414 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 295 809 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 268 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 0° 53′ S, 131° 16′ O (mapo)-0.87956131.26104 [+] | ||||
Alto | 7 m [+] | ||||
Areo | 1105 km² ( 110 500 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Sorong [+] | |||||
Sorong situas laŭ la marbordo en la nordokcidenta parto de la provinco. Provinca ĉefurbo Manokvari troviĝas 316, Ambon 456, Manado 760, Jayapura 1063, Paluo 1267, Kupango 1337, Balikpapan 1606, Denpasar 1975, Surabajo 2172, Semarang 2409, Pontianak 2440, Jogjakarto 2441, Bandungo 2706, ĉefurbo Ĝakarto 2775, Palembang 2955, Bandar Lampung 2930, Batam 3035, Jambi (urbo) 3079, Medano 3656, Banda Aceh 4055 kilometrojn (aere) .
Sorong estis fondita dum kolonia erao de nederlandanoj ĉirkaŭ 1935 por bazo de nafta kompanio.
Ekonomiaj branĉoj de Sorong estas agrikulturo (kakaoj, kokosoj, kariofiloj), servoj, turismo. Sorong estas ankaŭ centro de la logistiko por la indonezia orienta produktejaro de naftoj kaj gasoj.
En Sorong finiĝas ĉefvojo el interno de la insulo. Tre gravas havas la marhaveno kaj flughaveno.
Sorong situas en zono de pluvarbara klimato (Af) kun musona efiko. En ĉiuj monatoj pluvas, resume jare averaĝe 2969 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 24-30 °C. Preskaŭ ne estas diferencoj inter la monatoj.
Loĝantoj de Sorong estas kristanoj (55,78%) - el tio protestantoj 40,28%; katolikoj 15,50%, - islamanoj (43.41%), majd budhistoj 0,59% kaj hinduj 0,22%.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.