Nov-Gvineo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Nov-Gvineo
Remove ads

Nov-Gvineo estas granda insulo, tuj norde de Aŭstralio.

Rapidaj faktoj insulo ...
Thumb

Kutime, oni rigardas Nov-Gvineon la dua plej granda insulo en la mondo post Gronlando, kaj la apudan Aŭstralion la plej malgranda kontinento.

Laŭ sciencaj teorioj, Nov-Gvineo estis geografia parto de la aŭstralia ĉeftero ĝis antaŭ ĉirkaŭ 7000 jaroj, kiam ekestis la markolo de Torres kaj dividis la insulon disde la kontinento.

Biogeografie la insulo estas aparta ekoprovinco el la aŭstralazia ekozono laŭ la tipologio ellaborita de la Monda Natur-Fonduso (WWF).

La teritorio de Nov-Gvineo estas nuntempe dividita inter du landoj: la okcidenta parto apartenas al Indonezio, dum la orienta parto estas la memstara lando Papuo-Nov-Gvineo (monarkio kun la sama monarko kiel Britio).

Antaŭe, la nun indonezia parto estis nederlanda kolonio. La nordorienta parto de la insulo estis antaŭe germana kolonio, dum la sudorientan parton regis unue Britio kaj poste Aŭstralio. Post la unua mondmilito, Aŭstralio transprenis la regadon ankaŭ de la germana parto; en 1975, la tuta orienta parto de Nov-Gvineo sendependiĝis.

La okcidenta parto restis nederlanda, kiam sendependiĝis Indonezio en 1949, sed en 1962, post armita konflikto inter Indonezio kaj Nederlando, Nederlando cedis Okcidentan Nov-Gvineon al Indonezio sub premo de la UN kaj Usono.

Remove ads

Historio

Demografio

Kanakoj.

Nov-Gvineo en Esperanto

  • Kenneth G. Linton, Kanako el Kananam, The Esperanto Publishing Company, Rickmansworth, 1960, 200 p.[1]

Vidu ankaŭ

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads