Spagetoj
longaj kaj maldikaj nudeloj, kiuj havas rondan transversan sekcon / From Wikipedia, the free encyclopedia
Spagetoj estas nudeloj el durum-tritiko kiuj havas rondan transversan sekcon, diametron de ĉirkaŭ 2mm kaj longon de ĉirkaŭ 30cm.
La nomo spagetoj (ital. spaghetti: de spago = ŝnuro, malgrandiga formo spaghetto, pluralo spaghetti) kaj la manĝaĵo mem devenas de Italio.
Ne disrompu spagetojn antaŭ la kuirado. En Italio oni kutime miksas la spagetojn kun la saŭco jam antaŭ surtabligi ilin, plej ofte en la pato en kiu oni ankaŭ preparis la saŭcon.
La kutima maniero manĝi spagetojn estas survolvi ilin sur forkon ĉe la interna rando de la telero, sed estas ankaŭ eble helpe uzi kuleron, kvankam iuj italoj ne estimas tion. Distranĉi la spagetojn per tranĉilo ne estas rigardate kiel bona ĉetabla konduto, krom se oni faras tion por la infanoj.