From Wikipedia, the free encyclopedia
Spondias purpurea aŭ jokoto, ankaŭ nomata “jamajka ĉerizarbo”, estas florplanto el la familio de la Anakardiacoj. Ĝi hejmiĝas en la tropika zono de Ameriko.
Jokoto | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Spondias purpurea | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Spondias purpurea L., 1762 | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
La vorto "jokoto" devenas el la hispana vorto jocote, kiu siavice venas el la naŭatla vorto xocotl, kiu signifas "frukto".[1] La vorto "jokoto" por la frukto povas taŭgi en Esperanto.
La foliarbo povas atingi altecon de 25 m. Ĝi perdas siajn foliojn en la mallonga seka sezono, antaŭ la kreskado de novaj folioj. La floroj estas malgrandaj, ruĝ-violaj kaj kreskas en grandaj panikloj. La drupfrukto estas 3-5 cm longa kaj 2-3,5 cm larĝa. La ruĝa fruktokarno estas manĝebla. Ene de la frukto estas po unu granda semo.
Jokoto estas kultivata en la tropikaj regionoj de la tuta mondo, ĉefe pro la manĝebla fruktokarno, kiu ankaŭ estas manĝebla nemature aldoninte salon. La matura frukto havas multe da vitamino C. La arbo ofte kreskas en Mezameriko. La konsumado de la frukto havas laksigan efikon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.