komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Staufen | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Argovio |
Distrikto | Lencburgo |
Koordinatoj | 47° 23′ 0″ N 8° 10′ 0″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2586 |
Areo | 3,58 km² |
Alteco | 421 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 5603 |
Komunumkodo | {{{kodo}}} |
Staufen (prononcu ŝtaŭfn) estas komunumo en la distrikto Lencburgo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 2586 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Staufen situas okte de la distriktĉefurbo Lencburgo. La vilaĝo estas konstruita ĉirkaŭ la monto de Staufen sur kies pinto fiere tronas la preĝejeto, kiu de fore videblas kiel karakteriza rekonilo de Staufen.
La komunumo Staufen limas en nordo kaj oriento al la distriktĉefurbo Lencburgo, en sudo al Seon, en okcidento al Schafisheim, kaj en nordokcidento al Rupperswil.
Kvankam Staufen situas flanke de la transirtrafiko, la komunumo tamen bone atingeblas. Per urba buso de Lencburgo oni en malmultaj minutoj atingas la stacidomon kaj urbocentron de la distriktĉefurbo.
La plej proksima alveturejo al la nacia aŭtovojo A1 troviĝas en distanco de nur 3 km ankaŭ en Lencburgo.
La unua dokumenta mencio de Staufen datiĝas el la jaro 1036 kiel Stouffen.
En mezepoko en Staufen regis la Grafoj de Lencburgo kaj ek de 1173 la Grafoj de Kiburgo, kies heredantoj estis la Habsburgoj. Inter 1244 ĝis la 2-a duono de la 13-a jarcento la Senjoroj de Staufen estis menciitaj kiel la posedanto de la malalta jurisdikcio pri Staufen. Tamen ilia kastelo neniam estis trovita kaj iliaj spuroj perdiĝis. En la 14-a jarcento la Monaĥejo de Königsfelden aĉetis la vilaĝon de la Abatejo de Beromünster. En la jaro 1415 Argovio estis konkerita de la Svisa Ĵurkomunumo kaj Staufen fariĝis servuto de Berno. Dum la reformacio en la jaro 1528 la urbo Berno malfondis la monaĥejon Königsberg, konfiskis ties havaĵon kaj atribuis la vilaĝon Staufen al la voktejo Lencburgo. Post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Staufen apartenis dum kvin jaroj al la Kantono Baden, kiu en la jaro 1803 estis integrita al Kantono Argovio.
Distrikto Lencburgo | |
---|---|
Ammerswil - Boniswil - Brunegg - Dintikon - Egliswil - Fahrwangen - Hallwil - Hendschiken - Holderbank - Hunzenschwil - Lencburgo - Meisterschwanden - Möriken-Wildegg - Niederlenz - Othmarsingen - Rupperswil - Schafisheim - Seengen - Seon - Staufen |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.