Svisa aŭtovojo A1

aŭtovojo en Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Svisa aŭtovojo A1
Remove ads

La svisa aŭtovojo A1 transiras tutan Svislandon de oriento al okcidento.

Rapidaj faktoj vojo • Aŭtovojoj de Svislando, Klarigoj ...
Thumb
Aŭtovojo A1 inter Sankt-Galo kaj Rorschach kun rigardo al Bodenlago
Thumb
Mapo de la svisa aŭtovojo A1
Remove ads

Vojo

La aŭtovojo A1 komenciĝas en Sankt-Margreto en oriento je transiro de A 13 pasas preter Rorschach, Sankt-Galo, Vinterturo, Zuriko, Araŭo, Berno, Friburgo, Yverdon-les-Bains, Laŭzano por fini en Ĝenevo. Ĝi kongruas pli malpli kun la nacia vojo N1. Ĝia kompleta longeco estas 410 km. Sume ĝi do pasas tra la kantonoj Ĝenevo, Vaŭdo, Friburgo, Berno, Argovio, Zuriko, Turgovio kaj Sankt-Galo.

La obstaklo ĉe la Zurika Nordringo

La svisa aŭtovojo A1 estas la ĉefa aŭtotrafika konekto inter orienta kaj okcidenta Svislando kaj laŭ trafiknombro la plej grava vojo en la tuta lando. Per la malfermo de la Nordringo ĉirkaŭ Zuriko en la 1990-aj jaroj la aŭtovojo, kies konstruo estis komencita en la 1960-aj jaroj kompletiĝis. La Nordringo de Zuriko evidentiĝas post larĝigo de la Baregg-Tunelo al po tri veturvojoj ambaŭdirekten al la plej grava mallarĝejo, kie praktike ĉiutage estiĝas grandaj vicoj kun atendotempoj ĝis 2 horoj.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads