Sternaĵo de Whitehead
From Wikipedia, the free encyclopedia
En matematiko, la sternaĵo de Whitehead estas malfermita 3-sternaĵo kiu estas punktigebla sed ne homeomorfa al R3.
Punktigebla sternaĵo estas tiu kiu povas esti kontinue malpligrandigita al punkto en la sternaĵo mem. Ekzemple, malfermita pilko estas punktigebla sternaĵo. Ankaŭ ĉiuj sternaĵoj homeomorfaj al la pilko estas punktigeblaj. Oni povas demandi ĉu ĉiuj punktigeblaj sternaĵoj estas homeomorfa al pilko. Por dimensioj 1 kaj 2, la respondo estas klasika kaj ĝi estas "jes". En dimensio 2, ĝi sekvas, ekzemple, el la rimana surĵeta teoremo. La sternaĵo de Whitehead estas la kontraŭekzemplo en dimensio 3.
Henry Whitehead esplorita ĉi tiu enigman sternaĵon dum kiam li penis pruvi la konjekton de Poincaré.