Stewart Granger
From Wikipedia, the free encyclopedia
Stewart GRANGER (denaske James Lablache Stewart; 6a de Majo 1913 – 16a de Aŭgusto 1993) estis angla kin-aktoro, asocia ĉefe kun heroecaj kaj amaferaj ĉefroloj. Li estis populara gravulo el la 1940-aj ĝis la komencaj 1960-aj jaroj, kaj famiĝis laŭlonge de siaj aperoj en la Gainsborough melodramoj.
Stewart Granger | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Stewart Granger | |||||
Naskonomo | James Lablache Stewart | ||||
Naskiĝo | 6-an de majo 1913 (1913-05-06) en Kensington, Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando | ||||
Morto | 16-an de aŭgusto 1993 (1993-08-16) (80-jaraĝa) en Santa Monica, Kalifornio, Usono | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Prostata kancero kaj osta kancero vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (–1927) vd | ||||
Alma mater | Webber Douglas Academy of Dramatic Art (en) Epsom College (en) vd | ||||
Familio | |||||
Patrino | Frederica Eliza Lablache Stewart (en) vd | ||||
Edz(in)o | sen valoro (1964–1969) Jean Simmons (1950–1960) Elspeth March (en) (1938–1948) vd | ||||
Infanoj | Tracy Granger (en) ( Jean Simmons) vd | ||||
Parencoj | Bunny Campione (en) (nevino) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro terkultivisto filmaktoro televida aktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1933– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li ekkarieris kiel figuranto kaj aktoro de teatro en Londono, krom duarangaj roloj en filmoj (1933-1940). Li enarmeiĝis je la komenco de la Dua Mondmilito, sed estis pro malsano liberigita en 1942. La flora epoko de la Gainsborough melodramoj pluis el 1943 ĝis 1946, per filmoj kiel The Man in Grey (1943), The Lamp Still Burns (1943), Fanny by Gaslight (1944), kaj Love Story (1944), en kiu li ludas la rolon de blindigita piloto kiu enamiĝas el ĝismorte malsana Margaret Lockwood. Li partoprenis en historiaj fimoj kiel tiuj por Rank (1947–1949).
En 1950 li venis en Usonon kontraktita de Metro-Goldwyn-Mayer por kiu li faris filmojn ĝis 1957, kiel ekzemple King Solomon's Mines (1950), Scaramouche (1952), The Prisoner of Zenda (1952), All the Brothers Were Valiant (1953), krom kelkaj filmoj kun Ava Gardner kiel The Little Hut (1957). En la 1960-aj jaroj li partoprenis en filmoj en Eŭropo, kiel Sodom and Gomorrah (1962) de Robert Aldrich. Li retiriĝis en la 1970-aj jaroj al suda Hispanio, sed ankoraŭ aperis en kelkaj roloj.