Stokholma Konvencio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Stokholma Konvencio pri Persistaj Organaj Poluaĵoj (angle Stockholm Convention on Persistent Organic Pollutants) estas internacia primedia traktato, subskribita en 2001 kaj ekvalidigita ekde Majo 2004, kiu celas forigi aŭ malpliigi la produktadon kaj uzadon de Persistaj organaj poluaĵoj (POP-oj).
Stokholma Konvencio | ||
---|---|---|
Ŝtataj membroj de la Stokholma Konvencio en 2020. | ||
traktato | ||
Komenco | 2001 | |
Retejo | Oficiala retejo | |
En Septembro 2019, estas 184 partioj en la Konvencio (183 ŝtatoj kaj la Eŭropa Unio).[1] Rimarkindaj ne-ratifantaj ŝtatoj estas Usono, Israelo, Malajzio kaj Italio.
La Stokholma Konvencio estis adoptita en la juro de la EU per la Regulo (EC) No 850/2004.[2] En 2019, tiu lasta estis anstataŭita de Regulo (EU) 2019/1021.[3]
Ŝlosilaj elementoj de la Konvencio estas la postulo ke disvolvigitaj landoj havigu novajn kaj aldonajn financajn rimedojn kaj decidojn por nuligi la produktadon kaj uzadon de intence produktitaj POP-oj, forigi intence produktitajn POP-ojn kiam eblas, kaj administri kaj disponi pri la rubo de POP-oj en mediprotekta maniero.