Suda Insulo (Nov-Zelando)
la pli suda kaj pli granda el la du ĉefinsuloj de Nov-Zelando / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Suda Insulo estas la pli granda el la du grandaj insuloj, kiuj konsistigas Nov-Zelandon (la alia estas la Norda Insulo). Ĝia nomo en la maoria lingvo estas Te Wai Pounamu; ĝi signifas "la akvo de la verda ŝtono", la verda ŝtono estas jado. Eble la nomo evoluis el Te Wāhi Pounamu (= la palaco el verda ŝtono).
Suda Insulo | ||
---|---|---|
lago Tekapo | ||
insulo | ||
Akvejo | Sudpacifiko | |
Geografia situo | 43° 59′ S, 170° 27′ O (mapo)-43.9825170.448888888893754 f1 | |
| ||
Areo | 150 437 km2[1]dep1 w3f4 | |
Plej alta loko | Mount Cook 3 754 mf5 | |
Loĝantaro | 1 038 300 | |
Ĉefa loko | Christchurch | |
Rigardo sur la Kaikora Ranges de plataĵo ĉe Kaikoura | ||
En la 19-a jarcento iuj mapoj nomis la insulon angle Middle Island (meza insulo) aŭ New Ulster; la nomon "Suda Insulo" (aŭ New Leinster) portis la nuna Rakiura Insulo (angle Stewart Island).
La Suda Insulo havas areon de 151 215 (laŭ aliaj 151 757) km² kaj pro tio ĝi estas la 12a plej granda insulo en la mondo. Laŭ ĝia okcidenta bordo etendiĝas la montoĉeno de la Sudaj Alpoj, kie situas monto Cook, alta 3 754 metrojn super marnivelo. De la Norda Insulo disigas ĝis la Markolo de Cook, la plej mallonga distanco inter la insuloj estas 35 km.
Laŭ la mitologio de la maorioj la Suda Insulo ekzistis antaŭ kiam la Norda Insulo leviĝis el la ondoj de la maro. Vivas tie ĉirkaŭ kvarono de la nov-zelanda loĝantaro. Historie, sed ankaŭ aktuale aktivas movado por la sendependeco de la Suda Insulo, kiu postulas specon de financa kaj administra mem-regado de la insulo.
Geografie aparte elstara parto de la insulo estas la montaro Sudaj Alpoj, al kiuj interalie apartenas la monto Aoraki, la plej alta punkto de Novzelando, kaj multaj lagoj kaj lagetoj, inter ili ekzemple la Abela Lago.