Suda fulmaro
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Suda fulmaro (Fulmarus glacialoides) estas marbirdo de la Suda Hemisfero. Kun la Norda fulmaro, F. glacialis, ĝi apartenas al la fulmara genro Fulmarus en la familio Procelariedoj, nome la veraj petreloj. Ĝi estas konata ankaŭ kiel la Antarkta fulmaro[1] aŭ Arĝentgriza fulmaro.[2]
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Suda fulmaro | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Suda fulmaro | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Fulmarus glacialoides (Smith, 1840) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Fermi
Ĝi estas tre palgriza supre kaj blanka sube kun distingiga blanka makulo en la flugilo. Ĝi reproduktiĝas ĉe la marbordoj de Antarkto kaj en ĉirkaŭaj insuloj, moviĝante norden vintre. Ili nestumas en kolonioj sur klifoj, kaj la ino demetas ununuran ovon sur kornico aŭ fendo. Ties dieto inkludas krilon, fiŝojn kaj kalmarojn plukitaj el la akva surfaco.