From Wikipedia, the free encyclopedia
La Suda kazuaro (Casuarius casuarius) konata ankaŭ kiel Duoblabrida kazuaro, Aŭstralia kazuaro, Krestokazuaro aŭ Dubrida kazuaro,[1] estas granda nefluga nigra birdo. Temas pri birdospecio de la Strutoformaj kaj tiele rilata al la Emuo, Struto, kaj al la Reaoj.
Suda kazuaro | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Suda kazuaro (Casuarius casuarius), ĉe Port Douglas, Aŭstralio
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Casuarius casuarius (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Ĝi havas rigidan, aspran nigran plumaron, bluajn vizaĝon kaj kolon, ruĝon ĉe nuko kaj du ruĝajn bridojn kiuj estas ĉirkaŭ 17.8 cm longaj kaj pendas ĉirkaŭ ties gorĝo.[1] Korneca bruna kasko, 13 al 16.9 alta, sidas surkape.[1] La beko povas gami el 9.8 al 19 cm.[1] La trifingra piedo estas dika kaj povega, ekipita per mortigaj ponardecaj ungegoj ĝis 12 cm longaj ĉe la interna fingro.[1] La plumaro estas seksa monomorfa, sed la ino estas dominanta kaj pli granda kun pli longa kasko, pli granda beko kaj pli brilkoloraj nudaj partoj. La junuloj havas brunan longitudan striecan plumaron. Ĝi estas la plej granda membro de la familio de kazuaredoj kaj estas la dua plej fortika birdospecio surtere, kun maksimuma grando ĉirkaŭkalkulita ĉe 85 kg kaj 190 cm alta. Normale tiu specio gamas el 127 al 170 cm de longo. Ties alto estas normale 1.5 al 1.8 m[1][2] kaj inoj averaĝe 58.5 kg dum maskloj averaĝe 29 al 34 kg.[1][3] Plej plenkreskuloj pezas inter 17 kaj 70 kg.[4] Ĝi estas teknike la plej granda birdo el Azio (ekde la formorto de la Araba struto, kaj antaŭe de la Moao de Novzelando) kaj la plej granda aŭstralia birdo (kvankam la Emuo povas esti iomete pli alta).
Tiu aŭstralazia specio distribuiĝas en tropikaj pluvarbaroj de Indonezio, Novgvineo kaj nordorienta Aŭstralio,[5] kaj ĝi preferas altaĵojn sub 1,100 m en Aŭstralio,[1] kaj de ĝis 500 m en Novgvineo.[6]
Loko | Populacio | Tendenco |
---|---|---|
Suda Papuo-Nov-Gvineo | nekonata | Malpliiĝanta |
Seram | nekonata | nekonata |
Aru | nekonata | nekonata |
Nordorienta Aŭstralio | 1,500 to 2,500 | Malpliiĝanta |
**Paluma | nekonata | Malpliiĝanta |
**Montaro McIlwraith | 1000+ | Malpliiĝanta |
**Nacia Parko Rivero Jardine | nekonata | nekonata |
Totalo | 2,500+ | Malpliiĝanta |
Ĝi manĝas ĉe la arbara grundo falitajn fruktojn kaj estas kapabla sekure digesti kelkajn fruktojn kiuj estas venenaj al aliaj animaloj. Ili manĝas ankaŭ fungojn, kaj kelkajn insektojn kaj malgrandajn vertebrulojn. La Suda kazuaro estas solema birdo, kiu pariĝas nur por la reprodukta sezono, kio okazas fine de vintro aŭ printempe. La masklo konstruas neston surgrunde;[1] nome amaseto de herbeca plantomaterialo 5 al 10 cm dika kaj ĝis 100 cm larĝa. Tio estas sufiĉe dika por permesi la humidecon dreni for el la ovoj. La masklo ankaŭ kovas la ovoj kaj idozorgadas li sola. Oni demetas ovokvanton de 3 aŭ 4 ovoj kiuj estas 138 x 95 mm. Ili havas granulan surfacon kaj estas dekomence brilverdaj sed senkoloriĝas dum la tempopaso.[1][7]
Ili faras zuman alvokon dum la pariĝada sezono, krom fajfojn kaj eksplodbruojn. Idoj elsendas ofte altatonajn fajfojn por alvoki la patron.[6]
La tranĉrandaj ungegoj kapablas mortigi homojn kaj hundojn kaze de provoko.
Pro pliiĝanta habitatoperdo, limigita teritorio kaj troĉasado en kelkaj areoj, la Suda kazuaro estas pritaksita kiel Vundebla fare de la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.[8] La populacio de Aŭstralio estis listita kiel Endanĝerita laŭ la Federa kaj Kvinslanda leĝaro. Kelkaj minacoj estas habitatoperdo (pro lignoproduktado), sovaĝiĝintaj animaloj kiuj manĝas siajn ovojn, ĉasado kaj ŝosemortigado.[1][9] Konstruado de ŝoseoj, sovaĝiĝintaj animaloj kaj csasado estas la malplej bonaj el tiuj minacoj. Ĝi havas teritorion de 396,000 km², kaj oni ĉirkaŭkalkulis 10,000 al 20,000 birdojn laŭ studo de 2002, kun inter 1,500 kaj 2,500 en Aŭstralio.[6] Estas kazoj de sudaj kazuaroj bredataj for de la indiĝena teritorio en kaptiveco, kiel ĉe Rezervejo Blanka Kverko en Yulee (Florido), Usono.[10]
Nune, plej fakuloj konsideras la Sudan kazuaron monotipa, sed oni priskribis kelkajn subspeciojn.[11] Malfacilis konfirmi la validecon de tiuj pro individuaj variaĵoj, aĝo-rilataj variaĵoj, relative malmultaj disponeblaj specimenoj (kaj krome la brila haŭto de la kapo kaj kolo – bazo laŭ kiu oni priskribis kelkajn subspeciojn – svagiĝas en specimenoj), kaj la fakto ke lokanoj komercis vivantajn kazuarojn dum centoj, se ne miloj, da jaroj, kelkaj el kiuj ŝajne fuĝis aŭ estis intence enmetitaj en regionoj for el ties origino.[11]
Kazuaroj, de la familio de Kazuaredoj, estas rilataj al la kivioj de la familio Apterigedoj, kaj tiuj du birdofamilioj diverĝis el komuna praulo antaŭ 40 milionoj da jaroj. La Suda kazuaro estas en la klaso Aves, kiu inkludas ĉiujn birdojn; nome tiujn kiuj povas flugi same kiel tiujn kiuj ne.
Ties dunoma nomo Casuarius casuarius derivas el la malaja vorto kesuari, signife precize kazuaron.[12] La Suda kazuaro estis unuafoje priskribita de Carolus Linnaeus en sia verko de la 18a jarcento, Systema Naturae, kiel Struthio casuarius,[13] el specimeno el Seram, en 1758.[1] Ĝi estas nune la tipa specio de la genro Casuarius.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.