From Wikipedia, the free encyclopedia
En Francio, la Supera Konsilio de la Magistrataro (france "Conseil supérieur de la magistrature" aŭ CSM) garantias sendependecon de la magistratoj rilate al la plenuma povo.
Supera Konsilio de la Magistrataro | ||
---|---|---|
judicial council (en) institution de l'État français (fr) | ||
Geografia situo | 48° 52′ 21″ N, 2° 20′ 3″ O (mapo)48.8726166023542.3341998273451 | |
Lando(j) | Francio vd | |
Sidejo | Hôtel Moreau | |
Adreso | 21 boulevard Haussmann75009 Paris | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | Q87713484 | |
En la nunaj institucioj, ĝi konsistas el magistratoj elektitaj de ties samranguloj kaj de eksteraj nomumitaj personoj. La Konsilio proponas aŭ donas sian opinion pri nomumoj de magistratoj faritaj de la prezidanto de la Respubliko. Por la sidaj magistratoj (aŭ juĝistoj) escepte de la sidaj magistratoj de la kasacia kortumo, la unua prezidanto de apelacia kortumo kaj prezidanto de grandinstanca tribunalo, tiu opinio estas devige obeita. La Konsilio juĝas ankaŭ pri disciplino.
En la franca administracia ordo, ĝi ekvivalentas al la Supera Konsilio de la administraciaj tribunaloj kaj apelaciaj kortumoj kaj al la Supera Konsilio de la regionaj Revizoraj Kortumoj.
La Konsilio sidas en Palaco Moreau, je 21 bulvardo Haussmann en la 9-a arondismento de Parizo[1].
La Supera Konsilio de la Magistrataro aperas por la unua fojo per la leĝo de la 30-a de aŭgusto 1883 pri juĝa organizado. La Kasacia Kortumo juĝas pri disciplino de juĝistoj.
En la konstitucio de la 27-a de oktobro 1946 (Kvara Respubliko), la Supera Konsilio de la Magistrataro fariĝis memstara institucio. Ĝi tiam estis prezidata de la prezidanto de la Respubliko, kaj konsistis el ses membroj elektitaj de la Nacia Asembleo de la Kvara Respubliko, kaj ses magistratoj (kvar elektitaj kaj du nomumitaj de la prezidanto de la Respubliko). Ĝi zorgis pri nomumado kaj disciplino de la sidaj magistratoj.
En la konstitucio de la 4-a de oktobro 1958 (Kvina Respubliko), la Supera Konsilio de la Magistrataro daŭre estas prezidata de la prezidanto de la Respubliko, kiu ankaŭ nomumas ĝiajn membrojn. Ĝi proponas al la prezidanto de la Respubliko nur nomumon de la sidaj magistratoj por la Kasacia Kortumo kaj de la ĉefprezidantoj de Apelaciaj Kortumoj. Ĝi diras sian opinion pri projekto de nomumo de la aliaj sidaj magistratoj. Ĝi estas konfirmita kiel konsilio pri disciplino de la magistratoj.
La membroj de la Supera Konsilio estas nomumitaj por kvar jaroj ne tuj renovigeblaj[LO 1].
La grupo kompetenta pri la sidaj magistratoj estas prezidata de la ĉefprezidanto de la Kasacia Kortumo. Ĝi enhavas magistratojn kaj eksterajn eminentulojn (unu ŝtata konsiliano, unu advokato same kiel ses kvalifikitaj homoj)[C 1]. La magistratoj estas nomumitaj tiel[LO 2] :
La grupo kompetenta pri la socidefendaj magistratoj (aŭ prokuroroj) estas prezidata de la ĝenerala prokuroro ĉe la Kasacia Kortumo. Ĝi enhavas magistratojn kaj eksterajn eminentulojn[C 2]. La magistratoj estas nomumitaj tiel[LO 3] :
La membroj de la Konsilio estis nomumitaj aŭ elektitaj en januaro 2011 por kvar jaroj ; en majo 2012, la membroj estis la sekvantaj[3] :
Membro | Titolo |
---|---|
Vincent Lamanda, Prezidanto | Ĉefprezidanto de la Kasacia Kortumo |
Daniel Ludet | Konsilanto en la Kasacia Kortumo |
Jean Trotel | Ĉefprezidanto de la Apelacia Kortumo de Liono |
Loïc Chauty | Prezidanto de la grandinstanca tribunalo de Grenoble |
Laurent Bedouet | Vicprezidanto komisiita pri punapliko en la grandinstanca tribunalo de Parizo |
Emmanuelle Perreux | Vicprezidantino de la grandinstanca tribunalo de Bordeaux |
Catherine Vandier | Anstataŭantino de la ĝenerala prokuroro ĉe la Apelacia Kortumo de Angers |
Membro | Titolo |
---|---|
Jean-Claude Marin, Prezidanto | Ĝenerala prokuroro ĉe la Kasacia Kortumo |
Christian Raysseguier | Unua ĝenerala advokato en la Kasacia Kortumo |
Jean-Olivier Viout | Ĝenerala prokuroro ĉe la Apelacia Kortumo de Liono |
Danielle Drouy-Ayral | Respublika prokurorino ĉe la grandinstanca tribunalo de Draguignan |
Anne Coquet | Vicprokurorino ĉe la grandinstanca tribunalo de Parizo |
Christophe Vivet | Vicprokuroro ĉe la grandinstanca tribunalo de Grenoble |
Luc Fontaine | Prezidanto de la enketa ĉambro en la Apelacia Kortumo de Liono |
Membro | Titolo |
---|---|
Jean-Pierre Machelon | Profesoro pri publika juro en la universitato René Descartes - Parizo 5 nomumita de la prezidanto de la Respubliko |
Rose-Marie Van Lerberghe | Prezidantino de la grupo Korian nomumita de la prezidanto de la Respubliko |
Pierre Fauchon | Advokato ĉe la Apelacia Kortumo de Parizo Honora senatano nomumita de la prezidanto de la Senato |
Chantal Kerbec | Honora direktorino de la senataj servoj nomumita de la prezidanto de la Senato |
Martine Lombard | Profesorino pri publika juro en la universitato Parizo 2 – Panthéon-Assas nomumita de la prezidanto de la Nacia Asembleo |
Bertrand Mathieu | Profesoro pri publika juro en la universitato Parizo 1 - Panthéon-Sorbonne nomumita de la prezidanto de la Nacia Asembleo |
Christophe Ricour | Advokatot, eksa ĉefadvokato de la advokataro de Hauts de Seine noimumita de la prezidanto de la Nacia Konsuilio de la Advokataroj |
Frédéric Tiberghien | Ŝtata konsilianot elektita de la Ŝtata Konsilio |
Laŭ la konstitucio de 1958, « la prezidanto de la Respubliko garantias la sendependecon de la magistratoj. Lin helpas la Supera Konsilio de la Magistrataro »[C 3].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.