Suvaroj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Suvaroj (suvazoj, saviroj), parenca al la bolgaroj tjurka tribaro, loĝinta en Norda Kaŭkazio. En 60-aj jaroj de la 7-a jarcento estis en la konsisto de la Ĥazara kaganlando. Komence de la 8-a jarcento, la suvaroj kune kun la parto de restintaj bolgaroj – barsiloj migras al Meza Volgio kie kune kun bolgaroj kaj lokaj finn-ugraj popoloj, ĉefe marioj partoprenas en la etnogenezo de ĉuvaŝoj.
Rapidaj faktoj popolo, Ŝtatoj kun signifa populacio ...
Fermi
Laŭ opinio de kelkaj historiistoj la etnonomo de suvaroj servis al la etnonomigo de la ĉuvaŝoj: (suvar – suvaz – suaz – suvas – ĉuvaŝ). Cetere, la marioj ĝis nun nomas tatarojn “suas” kaj la ĉuvaŝojn “suasla mari” (kio signifas laŭvorte: “marioj laŭ la suvaza/ĉuvaŝa/bolgara maniero)