Suzy Delair
From Wikipedia, the free encyclopedia
Suzy DELAIR (31a de Decembro 1917, mortis la 15-an de marto 2020) estis franca aktorino kaj kantistino. Ŝi estis unu el la plej famaj filmostelulinoj de la franca kino kaj unu el la plej fruaj kin-legendoj.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Suzy Delair | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Suzanne Pierrette Delaire |
Naskiĝo | 31-an de decembro 1917 (1917-12-31) en 18-a arondismento de Parizo |
Morto | 15-an de marto 2020 (2020-03-15) (102-jaraĝa) en 16-a arondismento de Parizo |
Tombo | Cimetière ancien d'Asnières-sur-Seine |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | kantisto • filmaktoro • aktoro |
Fermi
Naskiĝita en Parizo, Delair ludis en filmoj reĝisoritaj de Henri-Georges Clouzot, Jean Dréville, Jean Grémillon, Marcel L'Herbier, Christian-Jaque, Marcel Carné, Luchino Visconti, René Clément kaj Gérard Oury.
Dum kelkaj jaroj, Delair estis kunulino de la franca kinreĝisoro Henri-Georges Clouzot.
La 25an de februaro 1948, ŝi partoprenis en la unua Nica Ĵazo Festivalo; dum sia unua okazigo, ŝi kantis la unuan fojon la kanton "C'est si bon" ĉe kabaredo kie Louis Armstrong finigis sian vesperon.