Sveda krono
valuto uzata en Svedio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La sveda krono (svede krona (singularo) respektive kronor (pluralo)) estas la nomo de la valuto de Svedio. La valuto estas unu el pluraj eŭropaj pagiloj, kiuj nomiĝas krono kaj kies nomo devenas de la krono de la mezepokaj nobelaj regantoj de la lando. Unu krono egalvaloras al 100 oeroj (öre).