From Wikipedia, the free encyclopedia
Takume aŭ Pukamaru estas atolo de la Tuamotuoj en Franca Polinezio, situante 790 km nordoriente de Tahitio kaj 6 km nordoriente de Raroia kaj 128 km okcidente de Fangatau.
Takume | ||
---|---|---|
atolo | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Insularo | Tuamotuoj | |
Geografia situo | 15° 48′ S, 142° 12′ U (mapo)-15.8-142.2 | |
Longo | 25 km | |
Larĝo | 5 km | |
Areo | 43,5 | |
Loĝantaro | 116 (2012) | |
Ĉefa loko | Ohomo | |
La longforma atolo mezuras 24 x 5 km. Ĝia laguno havas areon de 43,5 km2.
Takume havas multajn etajn insuletojn sur ĝia rifo; plej multe situanta je la orientaj randoj. La longa kaj profunda laguno havas unu navigeblan pasejon por eniri.
Takume havas 116 loĝantojn. La ĉefa vilaĝo estas Ohomo.
Takume kaj Raroia nomiĝis Napaite, "la ĝemeloj" (ite = du), de la antikva Paumotu popolo.
La unua registrita Eŭropano kiu alvenis al Amanu Atolo estis la Hispana navigisto Pedro Fernández de Quirós je la 15-a de februaro 1606, kiam li velveturis trans la Pacifiko serĉante Terra Australis. Ĝi nomiĝis La Fugitiva (hispane por La fuĝanto).[1] En 1820 ĝin vizitis la rusa ocean-esploristo Fabian Gottlieb von Bellingshausen per la ŝipoj Vostok kaj Mirni. Li nomis la atolon "Wolkonsky".[2]
Takume flughaveno inaŭguriĝis en 1996.
Administracie Takume estas parto de la komunumo Makemo. La komunumo Makemo konsistas el la atoloj de Makemo, Haraiki, Marutea Nord, Katiu, Tuanake, Hiti, Tepoto Sud, Raroia, Takume, Taenga kaj Nihiru.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.