From Wikipedia, the free encyclopedia
La Teatrejo Koloseo (germane Colosseum Theater) estas eventejo, ĝis julio de 2010 nura muzikalejo en la Okcidenta Kvartalo de Essen. Koloseo estas la alikonstruita, iama 8-a meĥanika metiejo de Friedrich Krupp AG, nun monumentprotektata fabrikhalo. Ekde aŭgusto 2010 la poedanto ludonas ĝin por eventoj [1]
Teatrejo Koloseo | ||
---|---|---|
teatrejo, fabriko [+] | ||
Koordinatoj | 51° 27′ 32″ N, 7° 0′ 9″ O (mapo)51.45897.0025 | |
Teatrejo Koloseo | ||
Vikimedia Komunejo: Colosseum Theater [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La brikdomo estis konstruata en la jaroj 1900 kaj 1901 ĉe la orienta bordo de la gisŝtalfabriko Krupp kiel trinava fabrikhalo. Tiam ĝi nomiĝis 8-a meĥanika metiejo kaj estis laborejo por proksimume 2.000 homoj, kiuj produktis interalie kadrojn por lokomotivoj kaj krankŝaftojn por ŝipoj. Male al la plej multaj aliaj ĉirkaŭaj fabrikdomoj ĉi tiu halo ne estis detruita dum la Dua Mondmilito. Post la milito la firmao AEG Kanis transprenis la fabrikhalon kiel luanto, poste kiel posedanto. Gi produktis tie vaporturbinojn, pli malfrue nur gasturbinojn. De 1983 ĝis 1987 ĝi produktis tie la tergaskondukilojn de Siberujo al okcidenta Eŭropo. Post finado de la produktado la domo subiĝis monumentprotektadon.
Januaron de 1993 oni decidis alikonstrui la industrian brunkampon ĉirkaŭ la iama fabrikhalo, por fari la terenon pli alloga por turistoj. Julion 1994 oni konceptis instali en la halon muzikalejon. La konstrulaboroj konservis la ŝtalkonstruaĵojn kaj la malnovan vitrotegmenon. De 1996 ĝis 2000 ĝin tenis Stella Entertainment AG. Post kiam tiu ĉi fariĝis nepagopova – nur unu muzikalo estis profitodona -, ekde aŭgusto de 2000 nova tenanto uzas la halon kiel eventejo kaj kongresejo.[1]
La nomo Colosseum Theater memorigu pri la samnoma kulturpalaco, kiu troviĝis inter 1899 kaj 1919 ĉe la Kopstadt-Placo de Essen kaj estis varieteo, kiu ekster la limoj de la Ruhr-Regiono en Rejnlando kaj Vestfalujo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.