Teatrokorto de Almagro
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Teatrokorto de Almagro situas ĉe la Ĉefa Placo de tiu urbeto manĉa, en Hispanio.
Teatrokorto de Almagro | ||
---|---|---|
teatrejo [+] | ||
Koordinatoj | 38° 53′ 18″ N, 3° 42′ 43″ U (mapo)38.88831-3.7119 | |
Konsekro | 1652 | |
Teatrokorto de Almagro | ||
Vikimedia Komunejo: Corral de Comedias de Almagro [+] | ||
Deklarita Nacia Monumento la 4-an de marto de 1955, ĝi pluhavas la originan strukturon de la iamaj teatrokortoj de la 16a kaj 17a jarcentoj kaj estas la ununura kompleta tia teatrejo tiuepoke, probable ĉar ĉiam pluuzatis kiel konstanta gastejo.
Aktuale ĝi estas unika ekzemplo de teatro tute konservita en la mondo de la apartenantaj al tiu tiparo de teatrejo; kiu abundis tiom en Hispanio en la 17a jarcento kiom en Anglio en la epoko de la Elizabeta teatro.
Pro la popularigo de la Festivalo de Klasika Teatro de Almagro kaj de la Teatrokorto, ekde 1994 kaj en nova sidejo troviĝas en Almagro la Nacia Muzeo de Teatro, pri la historio kaj evoluo de la teatro en Hispanio.