Teko estas botanika termino:

  • ĉe florplantoj teko estas polensak-paro. La stameno de angiospermoj ĝenerale konsistas el 2 tekoj, do el kvar polensakoj.
  • ĉe briofitoj teko estas la kapsulo.

Teko ankaŭ estas alia vorto por "dokumentujo" aŭ "valizeto", kiun tamen kelkaj konsideras nenecesa, evitinda novradiko.[1]

-teko (aŭ pli precize "-otek-") estas ankaŭ ŝajnsufikso (ekssufikso) en vortoj kiel diskoteko, biblioteko,kulturoteko kaj apoteko. Tiuj vortoj ne estas kunmetitaj, ekzemple "biblioteko" ne rilatas al la Biblio (historie ĝi signifas “librokolektejo”, de la Greka vorto “biblion” = libro). Kelkaj elprovis uzi veran sufikson "-otek-" en Esperanto, kun la signifo "kolekto", "kolektujo", "kolektejo", ekzemple kartotekofilmoteko. Tamen tiu uzo kiel vera sufikso ne estas tre disvastigita, kaj PMEG rekomendas anstataŭe uzi kunmetaĵojn kun "kolekto", "kolektejo" aŭ "kolektujo", kiuj estas multe pli klaraj.[2] Ankaŭ ekzistas risko konfuzi tiun sufikson kun la supre menciita vorto "teko".

Fontindikoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.