From Wikipedia, the free encyclopedia
Televida seriego aŭ televida senfinserio (en angla, soap opera kiu estas plej internacia kaj adaptitaj al kelkaj lingvoj,[1] en hispana en kelkaj landoj culebrón (laŭvorte serpentego, alude al sinuo de la epizoda sinsekvo kaj al longeco),[2] en germana Seifenoper) estas tipo de filmoserio kiu estas elsendata tra televido laŭ sinsekvo de periodaj epizodoj plej ofte ĉiutagaj, sed ankaŭ ĉiusemajnaj.
Ĝi prezentas du ĉefajn karakterojn: unuflanke, ties epizodoj ne posedas intrigan unuecon en si mem, tio estas, la historia sinsekvo restas malfermaj por venontaj epizodoj; kaj aliflanke la produktado eliras sen antaŭdifinita kalendaro por la fino (senfina scenaro) kaj de tie la esprimo televida senfinserio.
La elstarigo de sentoj (kortuŝeco), la multobleco de intrigoj kaj la uzado de stereotipiaj roluloj estas aliaj tipaj trajtoj kiuj difinas seriegojn. Dekomence, tiu televida ĝenro, siavice el radia ĝenro, estis orientita ĉefe al ina publiko, sed, en la lastaj tempoj, la televidkanalo estis apogintaj tiun ĝenron ĝenerale por segmentigi la publikon. Kaj tiel estas seriegoj por junuloj, knaboj ktp.
La seriego povas esti uzata ĉu kiel sinsekvo de epizodoj ĉu kiel organizo de epizodoj en sezonoj, kio faciligas la organizadon de la produktado kaj elsendado profitante diversajn momentojn en la jaro, kiel feritempo, komenco de la jaro, komenco de la lernojaro, somero ktp. Foje la senfineco de la scenaro, respektive de la intrigo, permesas profiti la formaton de sezonoj por pritaksi ĉu indas plilongigi la longdaŭron, mallongigi ĝin, adpati la antaŭviditajn okazaĵojn ktp., antaŭ la filmado (respektive elspezado) de la koncernaj epizodoj.
Kelkaj famaj aktoroj kaj kantantoj utiligis televidajn seriegojn kiel platformo por ekkarieri en kino aŭ en muziko, kiel ekzemple la jenaj: Shakira, Thalía, Jennifer Lopez, George Clooney, Ricky Martin, Natalie Imbruglia kaj Kylie Minogue.
Ekde la 1930-aj jaroj estis elsenditaj en Usono per radio soap operas kiel Painted Dreams. Aktuale, la radioseriego plej longdaŭra estas The Archers de la BBC, kiu ekis en 1951 kaj elsendis pli ol 16 300 epizodojn. En 1949 debutis en NBC These Are My Children (Tiuj estas miaj filoj), la unua televida usona seriego, kiu ne daŭris pli ol unu monato. Guiding Light estas la televida seriego plej longdaŭra, kun pli ol 18 000 epizodoj ekde sia premiero la 25an de januaro 1937 en NBC Radio kaj ekde la 30a de junio 1952 per televido en CBS. Tiel ekde la komenco la industrio de la televida seriego havis siajn radikojn en Usono, ĉefe apogita en la jam forta kinindustrio de Holivudo. Sed la geografia areo de la urba pejzaĝo ŝanĝis el la pli konataj areoj de Novjorko kaj Kalifornio al meza familio de meza nivelo en mezgranda urbo de Usona Mez-Okcidento. Ĉirkaŭ la 1980-aj jaroj kaj ĉefe pro la populareco de tri el la plej famaj seriegoj (nome Dallas, Dynasty kaj Falcon Crest) denove la geografia kaj socia konsideroj de la seriegoj ŝanĝis tiam al plej altnivelaj tavoloj kaj al pli sudaj usonaj ŝtatoj.
Je 2017, Turkio estas la dua plej granda eksportanto de televidaj seriegoj. En 2016, la eksportoj de Turka Televido enspezis 350 milionojn da usonaj dolaroj, kio faris ĝin la dua plej granda drameksportanto en la mondo post Usono.[3][4] Turkaj seriegoj havas grandan sekvantaron en Azio, Balkanio, Orienta Eŭropo, Latinameriko, Mezoriento, kaj Afriko.[5][6]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.