From Wikipedia, the free encyclopedia
Teresa de ALMEIDA (pseŭdonomo: Vimala Devi) (naskiĝis 1932) estas hinda portugala verkisto kaj tradukisto, naskiĝinta en Goa en la tempo, kiam tiun regionon regis Portugalio. En 1952 ŝi transloĝiĝis al Lisbono, en 1973 al Barcelono. Ŝi verkas en la lingvoj portugala, hispana, kataluna kaj Esperanto. En Esperanto ŝi verkis du poemarojn: Pluralogo (1996) kaj Speguliĝoj (1998). En 2000 aperis en Esperanto traduko de ŝia novelaro Musono (eldonita en la portugala en 1963 kaj tradukita ankaŭ en la konkanan kaj katalunan lingvojn kaj eron ankaŭ en la anglan).
Teresa de ALMEIDA | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Teresa da Piedade de Baptista Almeida | |
Naskiĝo | 1932 en Penha de França, Goa | |
Lingvoj | portugala • kataluna • hispana • Esperanto vd | |
Loĝloko | Barcelono • Lisbono • Londono vd | |
Ŝtataneco | Portugalio Hispanio Barato vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Vimala Devi | |
Okupo | Verkisto, tradukisto kaj poeto | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.