Tervuren
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tervuren (nederlande, proksimuma prononco [TERvy:r'n]) estas municipo en Belgio, en la nederlandlingva provinco Flandra Brabanto kiu ĉirkaŭas la Bruselan Ĉefurban Regionon. Komence de januaro 2016 la municipo havis 21 572 loĝantojn. Ĝi apartenas al la distrikto (aŭ arondismento) Loveno.
Rapidaj faktoj municipo, municipo en Belgio ...
Tervuren | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo | |||||
municipo en Belgio | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Belgio | ||||
Provinco | Flandra Brabanto | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 3080 | ||||
Kodo laŭ NIS | 24104 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 21 572 (januaro 2016) | ||||
Loĝdenso | 625 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 50° 49′ N, 4° 30′ O (mapo)50.8166666666674.5 [+] | ||||
Areo | 32,92 km² (3 292 ha) | ||||
Horzono | GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Tervuren [+] | |||||
Fermi
Ekde 1977 la municipoj Duisburg, Moorsel kaj Vossem apartenas al Tervuren, la ĉefa municipo.
La loĝloko aparte konatas pro la reĝa muzeo de centra Afriko en palaco ĉirkaŭata de impona parko. Ĝi longe estis relative nekritika dokumentejo de la koloniigo de Kongo fare de Belgio, sed en la unua duono de la 2010-aj jaroj komplete novstrukturiĝis cele al pli moderna, diferenciga kaj kritikema pritrakto de la temo.