The New Yorker estas usona ĉiusemajna gazeto kiu aperigas ĵurnalismon, komentarojn, kritikismon, eseojn, fikcion, satiron, bildoliteraturon kaj poezion. Starte kiel ĉiusemajna en 1925, la gazeto estas nun publikigita 47 fojojn jare, kaj kvin el la tiuj numeroj kovras dusemajnajn daŭrojn. Kvankam ties rezencoj kaj eventolistigoj ofte fokusas al la kultura vivo de Novjorko, The New Yorker havas ampleksan publikon ekster Novjorko kaj estas legata internacie. Ĝi estas bone konata pro siaj ilustraj kaj ofte pritemaj kovrilpaĝoj,[1] siaj komentaroj pri popola kulturo kaj ekstravagancoj de la usona kulturo, sia atento al la moderna fikcio pere de inkludo de noveloj kaj literaturaj revizioj, sia rigora kontrolado kaj kopieldonado,[2][3] sia ĵurnalismo pri politiko kaj sociaj aferoj, kaj siaj bildostrioj tra ĉiu numero.
Rapidaj faktoj The New Yorker, revuo • eldonejo • production team • novaĵmagazino ...
Fermi