From Wikipedia, the free encyclopedia
The Toll of the Sea estas kina filmo produktita fare de Technicolor Motion Picture Corporation kaj ellasita fare de Metro Pictures en 1922, kun Anna May Wong kiel ŝia unua grava rolo. La filmo estis la 7-a kolora filmo,[noto 1], la dua kolora de Technicolor, kaj la unua de Hollywood. Ĝi estis la unua kolora filmo, kiu ne bezonis specifan projektilon en la kinejo. En 1985, la UCLA Film and Television Archive rezervis la filmon el la originala 35 mm nitrata negativo.
The Toll of the Sea | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | The Toll of the Sea |
Originala lingvo | angla lingvo • sen valoro |
Kina aperdato | 1922 |
Ĝenro | filma dramo, muta filmo, amafera filmo |
Reĝisoro(j) | Chester M. Franklin |
Produktisto(j) | Herbert Kalmus |
Scenaro | Frances Marion |
Muziko de | Irving Berlin |
Rolantoj | Anna May Wong • Kenneth Harlan |
IMDb | |
Kiam la juna Lotus Flower vidas senkonscian viron ŝvebantan en la marborda akvo, ŝi rapide helpas lin. La viro estas Allen Carver, usonano, vizitante Ĉinion. La du ĉefroluloj baldaŭ ekamas unu la alian kaj Carver promesas ŝin kunporti en sian hejmlandon. Amiko de Carver malkuraĝigas lin fari tion kaj li reveturas en Usonon sola. Kiam ili denove renkontiĝas, jam multe ŝanĝiĝis kaj ilia reunuiĝa proceso provas ilian eltenecon.
Anna May Wong.... Lotus Flower
Kenneth Harlan.... Allen Carver
Beatrice Bentley.... Barbara 'Elsie' Carver
Priscilla Moran.... Eta Allen (kiel Baby Moran)
Etta Lee.... dua klaĉado
Ming Young.... unua klaĉado
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.