Tibeta antilopo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La tibeta antilopo (Pantholops hodgsoni) el la ordo de parhufuloj kaj familio de bovedoj loĝas sur la Ĉinghaj-Tibeta Altebenaĵo de Ĉinio, kaj malmulte en Hindio. Ĝi longas 1,3-1,4 m., altas 70–81 cm. kaj pezas 40–50 kg. La haroj de la supra parto de la korpo prezentiĝas helruĝbrunaj kaj tiuj de la malsupra parto de la korpo blankaj. Ĝi havas du okulfrapajn trajtojn. La unua estas, ke ĝiaj kornoj longaj je malpli ol 60 cm. preskaŭ vertikale elkreskas el la frunto, kun malgranda kurbiĝo. La plej granda longeco de korno atingas 72,4 cm. Ambaŭ kornoj kreskas simetrie. De flanke rigardate en la malproksimo, ĝi aspektas unukorna. Tial oni nomas ĝin ankaŭ unukorna besto. La alia estas, ke ĝi havas grandan muzelon kaj larĝajn naztruojn.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomionTibetan Antelope, Biologia klasado ...
![]() | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Pantholops hodgsonii (Abel, 1826) | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Fermi